Flago de Eŭropo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La flago de Eŭropo estas dek du oraj steloj en cirklo sur blua fono. Ĉiam estis 12 steloj; la steloj ne respondas al la nombro da membraj ŝtatoj.
Flago de Eŭropo | |
---|---|
Eŭropaj simboloj • flago • markemblemo | |
Uzo | 111000 |
Proporcio | 2:3 |
Oficialigo | 8-a de decembro 1955 (KdE)[1]; |
Aŭtoro | Arsène Heitz kaj Paul M. G. Lévy |
La flagon kreis la Konsilio de Eŭropo je la 8-a de decembro 1955, uzante dezajnon proponitan de la ĉefheroldo de Irlando. Ekde la komenco la Konsilio volis, ke la flago estu uzata de aliaj celantoj de Eŭropa integriĝo, kaj la Eŭropa Unio (tiam la Eŭropa Komunumo) adoptis ĝin la 26-an de majo 1986. Kvankam la flago origine celis je tuta Eŭropo, ĝi hodiaŭ iĝis internacie rekonata simbolo por EU, kaj do malbone taŭgas kiel neŭtrala flago por la mondoparto Eŭropo. Eŭropanoj ekster EU (ekzemple en Norvegio aŭ en Eŭropa Rusio) uzas ĉi flagon ĉefe por signali politikan subtenon de la Unio, kaj ekzemple ne por montri eŭropecon kontraste al azieco aŭ afrikeco.