Floruso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lucius Annæus Florus (74-130) estis roma historiisto, poeto, retorikulo, aŭtoro de iu Historio de Romo ekde ĝia fondo ĝis la imperia periodo, amiko de la imperiestro Hadriano kaj vivis en Romo kaj en Taragono, Hispanio. En Romo li partoprenis de poezikonkurso kie li ne estis premiita pro ĵaluzo de la imperiesto Domiciano. Floruso malkontente lasis la ĉefurbon kaj vojaĝis laŭlonge de la Mediteraneo, kaj restis en Taragono kie li instruis retorikon. Revenante al la ĉefurbo, li fariĝis amiko de la imperiestro Hadriano, al kiu li dediĉis poezion kaj historion, anticipante la preferon de tiuj difinitaj kiel "novaj poetoj". Li havis amikajn rilatojn kun la historiisto Svetonio.
Rapidaj faktoj Publius Annæus Florus(74-130), Persona informo ...
Publius Annæus Florus (74-130) | |
---|---|
Verko publikigita de Claudius Salmasius, en 1657 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | ĉ.74 en Tunizio |
Morto | ĉ.130 en Romo, Italio |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Roma regno |
Okupo | |
Okupo | historiisto • poeto • verkisto |
Verkoj | Epitome of Roman History |
Fermi