Glaruso Sudo
komunumo de Svislando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Glaruso Sudo (germane Glarus Süd) estas la nomo de la nova politika komunumo en Kantono Glaruso, kiu estiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2011 per kunigo de la ĝis tiamaj malnovaj politikaj komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool. Ĝi nombros laŭ la ciferoj de 2009 en la momento de ĝia fondiĝo 9930 loĝantojn.
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Glaruso Sudo | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Glaruso |
Distrikto | En Kantono Glaruso ne ekzistas distriktoj |
Koordinatoj | 46° 56′ 7″ N 8° 59′ 51″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 9930 |
Areo | 425,88 km² |
Alteco | 521 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8762-8783 |
Komunumkodo | 1631 |
Fermi