Gliese 581 c
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gliese 581 c estas ekstersunsistema planedo rondiranta ĉirkaŭ la ruĝa nano Gliese 581. Ĝi ŝajne estas en la enloĝebla zono (aŭ ekosfero), teoria sfera kosma zono ĉirkaŭ steloj kie la surfacaj temperaturoj de planedo povus teni likvan akvon, plej ofte konsiderata kiel necesa ingredienco por ke vivo ekestu.
Sur bazo de teoria surfaca temperaturo, Gliese 581 c povus esti la unua eltrovita ekstersunsistema planedo kiu similas al Tero. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej malgrandaj ekstersunsistemaj planedoj eltrovitaj ĝis nun. La planedo konsideratas supertero.
Ĝi havas diametron je kvindek procentoj pli grandan ol tiu de la Tero (taksita sur bazo de ĝia maso), kaj ĝi estas preskaŭ kvinoble masa, pro kio en svisaj gazetoj por ĝi jam aperis la nomo Planedo M5 (= maso 5-obla). Tio faras ĝian graviton sur ĝia surfaco proksimume 2,15 fojojn pli forta ol sur la Tero.