Kronŝtata ribelo
ribelo de sovetaj matrosoj kontraŭ la bolŝevika registaro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kronŝtata ribelo (ankaŭ konata kiel matrosribelo de Kronstadt) estis sensukcesa ribelo de sovetaj matrosoj kontraŭ la bolŝevika registaro de la frua Sovet-Rusio. La ribelo okazis en la unuaj semajnoj de marto en 1921 (28-a de februaro ĝis 18-a de marto), en la rusia urbo Kronŝtato, situanta kiel fortikaĵa urbo sur la Kotlin-insulo. Kronŝtato estis fondita en 1705 kaj servis kiel militara bazo de la rusa baltia floto.