Ludoviko la 1-a, nomita Ludoviko la Pia, france Louis le Pieux (naskiĝis junio/aŭgusto 778 en Chasseneuil ĉe Poitiers, mortis la 20-an de junio840 en Ingelheim), estis reĝo de la franka regno (en Akvitanio ekde 781, en la tuta regno ekde 814) kaj imperiestro (813–840). Li estis filo kaj posteulo de Karolo la Granda kaj daŭrigis ties refompolitikon komence sukcese. Post konfrontadoj kun siaj propraj filoj dufoje detronigita (830, 833/34), Ludoviko la Pia tamen ne sukcesis krei transvivipovan frankan regnegon – tri jarojn post lia morto oni dispartigis la frankan regno laŭ la traktato de Verdun (843).
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Ludoviko la Pia
reĝo kaj imperiestro
Siatempa bildigo de Ludoviko la Pia kiel "soldato de Kristo"