Metroo de Kantono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Metroo de Kantono (ĉine 广州地铁) estas metroo en la urbo Kantono en la provinco Gŭangdongo de Ĉinio. Ĝi estas funkciigata fare de la ŝtata "Guangzhou Metro Corporation" kaj estis la kvara metrosistemo konstruita en kontinenta Ĉinio, post tiuj de Pekino, Tjanĝino, kaj Ŝanhajo.
Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Metroo de Kantono | |||||
---|---|---|---|---|---|
metroo | |||||
Komenco | 1997 vd | ||||
Geografia situo | 23° 6′ 32″ N, 113° 15′ 53″ O (mapo)23.108888888889113.26472222222 | ||||
Lando(j) | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||||
Situo | Kantono | ||||
| |||||
Moto | 全程为你 | ||||
Membro de | Community of Metros Benchmarking Group vd | ||||
Posedata de | Guangzhou Metro Group Co.,Ltd • Kantono vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
Metroo de Kantono
Rapidaj faktoj Ĝeneralaj informoj, Loko ...
Metroo de Kantono | |
---|---|
Trajno L6 de la metroo de Kantono | |
metroo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Kantono + Foŝan Ĉinio |
Transportsistema speco | Metroo |
Komenco de trafiko | 28-a de junio 1997 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 621,05 km |
Nombro de linioj | 16 |
Nombro de veturiloj | 625 |
Nombro de stacioj | 411 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 435 mm |
Transportisto | Guangzhou Metro Corporation |
Fermi
Ekde la 1-a de majo 2022, la metroo de Kantono havas 16 liniojn en funkciado, nome: Linio 1, Linio 2, Linio 3, Linio 4, Linio 5, Linio 6, Linio 7, Linio 8, Linio 9, Linio 13, Linio 14, Linio 18, Linio 21, Linio 22, Linio Guangfo, kaj Zhujiang New Town APM atingante kaj la urban kernon kaj ĉirkaŭajn antaŭurbojn. Linio Guangfo ligas Kantonon kaj Foŝan'on kaj estas la unua metrolinio inter du urboj en la lando.