Muzeo de la Oranĝerio
muzeo en Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Muzeo de la Oranĝerio (france Musée de l'Orangerie) estas artgalerio en Parizo, prezentanta verkojn de impresionistoj kaj post-impresionistoj, lokita en la Placo de la Konkordo. La muzeo montras pentraĵojn de Claude Monet, Paul Cézanne, Henri Matisse, Pablo Picasso, Pierre-Auguste Renoir, Amedeo Modigliani, André Derain, Ĥaim Sutin, Marie Laurencin, Maurice Utrillo, Paul Gauguin, Alfred Sisley, Henri Rousseau, Pierre-Auguste Renoir kaj aliaj artistoj.
Musée de l'Orangerie | |||||
---|---|---|---|---|---|
Le Musée de l'Orangerie | |||||
arta muzeo • nacia muzeo | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Situo | 1-a arondismento de Parizo | ||||
Urbo | Parizo | ||||
Adreso | Ĝardeno Tuileries 1-a arondismento | ||||
Situanta sur | Placo de la Konkordo | ||||
Estiĝo | 1852 | ||||
Malfermo | 1927 | ||||
Koordinatoj | 48° 51′ 50″ N, 2° 19′ 20″ O (mapo)48.8638562.322272 | ||||
| |||||
Kolektoj | Impresionismo, Post-impresionismo | ||||
Jaraj vizitantoj: | 1 029 925 (2019) | ||||
| |||||
Retpaĝo | www.musee-orangerie.fr | ||||
La Muzeo de la Oranĝerio estas fama pro la fakto, ke ĝi havas pentraĵojn de Monet La Nimfeoj. La verko konsistas el ok partoj kaj okupas apartan ĉambron de la galerio. Oni ofte nomas ĝin la ovala ĉambro pro la foresto de anguloj. Meze estas malgranda divano por vizitantoj. La Muzeo de la Oranĝerio situas ĉe la okcidenta fino de la parko Tuileries, ne malproksime de Luvro kaj Musée d'Orsay.
La Muzeo de la Oranĝerio estas malfermita: de 9:00 al 18:00 ĉiutage krom mardo.