Nordgermana Ebenaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nordgermana Ebenaĵo aŭ Nordaj Malaltaj Teroj (germane Norddeutsches Tiefland) estas unu el la ĉefaj geografiaj regionoj de Germanio. Ĝi estas la germana parto de la Nordeŭropa Ebenaĵo. La regiono limas kun la marbordoj de la Norda Maro kaj de la Balta Maro norde, kun la Germanaj Centraj Altaj Teroj (die Mittelgebirge) sude, kun Nederlando okcidente kaj kun Pollando oriente.
Nordgermana Ebenaĵo | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
natural region of Germany, ebenaĵo [+] | ||
Lando | Germanio | |
- koordinatoj | 53° 36′ 0″ N, 10° 24′ 0″ O (mapo)53.610.4 | |
Nordgermana Ebenaĵo | ||
Vikimedia Komunejo: Norddeutsches Tiefland [+] | ||
Okcidente, la suda limo de la Nordgermana Ebenaĵo estas formata de la Malsuprasaksia Montaro: specife per la rando de la Teŭtoburga Arbaro, la Wiehen montoj, la Weser montoj kaj la Malsuprasaksia Börde, kiu parte apartigas ĝin el tiu areo de la ebenanĵo konata kiel Vestfaliaj Malaltaj Teroj. Ankaŭ elementoj de la Rejnardeza Montaro funkcias kiel parto de la suda limo de la ebenaĵo: nome Ejfelo, Bergisches Land kaj Sauerland. Oriente la Nordgermana Ebenaĵo etendiĝas trans la Harco kaj Kyffhäuser suden tiom for kiom ĝis la Centrasaksia montaro kaj la montetoj de la Ercmontaro.