Projekto Ave Maria
sciencfikcia romano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Projekto "Ave Maria" (angle Project Hail Mary) - estas sciencfikcia romano de usona verkisto Andi Vea, eldonita en 2021 jaro. La romano estis la tria en bibliografio de la aŭtoro.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Ave Maria (Florido) kaj Ave Maria. |
Project Hail Mary | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Andy Weir |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 4-a de majo 2021 |
Ĝenro | sciencfikcio |
Honorigoj | Seiun Award for Best Translated Novel |
Ĉi tiu artikolo estas redaktata de VladimirPF. Por eviti la riskon de redaktokonflikto, ne redaktu la artikolon de la 21-an de novembro 2023. Kontrolu la kronologion kaj forigu la ŝablonon, se necese. |
La romano okazis en la proksima estonteco, kaj la teknologia nivelo de la teranoj en la romano estas egala al la nivelo de teknologia evoluo samtempa al la tempo de la verkado de la romano. La ĉefa fantazia supozo (unuĉela vivoformo kapabla akumuli grandan kvanton da energio) venis el la neeldonita romano "Ĵeko (ru)" (angle Zhek) (2014-2016).
La aŭdioversion de la libro tralegis Rej Porter (en). La rajtojn por filmigo de la romano aĉetitis filmentrepreno MGM. La scenaron laŭ la romano devis verki Drju Goddard (en) - la aŭtoro de scenaro de filmo "Marsano" laŭ la unua romano de Andi Vea. Oni anoncis, ke la ĉefrolon ludos Rajn Gosling.
La romano ricevis plej parte laŭdajn opiniojn de recenzistoj. Ĝi estis multfoje nomumita kaj ricevis multajn literaturajn premiojn. La libro ĉeestis en multaj furorlistoj inter la plej vendataj sciencfikciaj romanoj.