Suda Aŭstralio
ŝtato de Aŭstralio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Suda Aŭstralio (angle South Australia) estas ŝtato de Aŭstralio: Ĝi kovras la sudan centron de la kontinento kaj havas areon de 984.377 kvadrataj kilometroj – do estas la kvara plej granda el inter la ok ŝtatoj kaj teritorioj de Aŭstralio. Politike administra ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Adelajdo. La ŝtato okcidente limas kun Okcidenta Aŭstralio, norde kun la Norda Teritorio kaj Kvinslando, oriente same kun Kvinslando, Novsudkimrio kaj Viktorio, kaj sude fare de la Suda Oceano. Kun 1,5 milionoj da loĝantoj, la ŝtato loĝigas malpli ol dekonon de la tuta enloĝantaro de Aŭstralio, kaj havas la kvinan rangon el inter la ok ŝtatoj kaj teritorioj. La plimulto de la sudaŭtralianoj loĝas en la ĉefurbo Adelajdo, kaj la plejgranda parto de la ceteraj loĝantoj en la agrikulture fekundaj areoj laŭlonge de la sudorienta marbordo kaj de Murej-Rivero.
Suda Aŭstralio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Kromnomo: Festivala Ŝtato | |||||
Aliaj Aŭstraliaj ŝtatoj kaj teritorioj | |||||
Ĉefurbo | Adelajdo | ||||
Registaro | Konstitucia monarkio | ||||
Guberniestro | Frances Adamson (ekde 7-a de oktobro 2021) | ||||
Ĉefministro | Peter Malinauskas (ekde 21-a de marto 2022) (Australian Labor Party (South Australian Branch)) | ||||
Areo – Tuta – Tero – Akvo |
1 043 514 km² (4a) 983 482 km² 60 032 km² (5,75 %) | ||||
Loĝantaro (fino de marto 2016) | |||||
– Loĝantaro – Denseco |
1 706 500 (5a) 1,74/km² (6a) | ||||
Malneta Ŝtata Produkto (2014-15) – Produkto ($m) – Produkto per loĝanto |
$86 323 (5a) $52 318/persono (7a) | ||||
Horzono | UTC+9:30 | ||||
Federa reprezentado - Ĉambraj seĝoj - Senataj seĝoj |
11/150 12/76 | ||||
Alteco – Plej alta |
Monto Woodroffe (+1 435 m) | ||||
– Malplej alta | Lago Eyre (−16 m) | ||||
Mallongigoj – Poŝta – ISO 3166-2 |
SA AU-SA | ||||
Retejo |
www.sa.gov.au | ||||
La originoj de la ŝtato estas unikaj kompare al la aliaj partoj de Aŭstralio: Suda Aŭstralio ekestis kiel planita brita provinco de liberaj setlantoj, kaj ne kiel brita malliberula kolonio. Oficiale la setlado komenciĝis la 28-an de decembro de 1836 kiam la ŝtato proklamiĝis fare la la gubernanto Hindmarsh, laŭ kiu poste baptiĝis insulo de la ŝtato. La celo do estis establi provincon kiel civiliga centro por liberaj enmigrantoj, promesante civilajn rajtojn kaj religian toleron. Kvankam la ŝtato pro la klimataj cirkonstancoj havis ekonomiajn problemojn vere prosperi, ĝi restis politike reformema kaj kulture vigla. Nuntempe, ene de Aŭstralio la ŝtato konatas kiel ŝtato de festivaloj kaj de bona vino.
La ŝtata ekonomio baziĝas sur agrikulturo, minado kaj produktado de konsumaj varoj, kaj havas kreskantan bankaron.