Ĉaparalo
Tipo de mediteranea vegetagxaro en Kalifornio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉaparalo estas tipo de vegetaĵaro troviĝanta precipe en la usona subŝtato de Kalifornio kaj en la norda parto de Malsupra Kalifornio, Meksiko. Ĝi estas formata sub Mediteranea klimato (mildaj, humidaj vintroj kaj varmaj sekaj someroj) kaj naturaj incendioj, havante somersekec-tolerajn plantojn kun fortaj ĉiamverdaj folioj, kontraste kun la asociaj mildaj folioj, sekaj deciduaj, arbeda plantokomunumo de Kalifornio, troviĝanta ĉe la ĉaparala ekosistemo.
Laŭ la Kalifornia Akademio de Sciencoj, la ĉaparalo kovras 5 % de la subŝtato de Kalifornio, kaj asocia mediteranea arbustaro aldonan 3,5% [1].
Similaj plantokomunumoj troviĝas en la kvar aliaj mediteraneaj klimatoregionoj tutmonde, nome la Mediteranea Baseno (kie ĝi estas konata kiel makiso aŭ garigo), centra Ĉilio, Sudafriko (finboso) kaj en Okcidenta kaj Suda Aŭstralio. Laŭ la Kalifornia Akademio de Sciencoj, la mediteranea arbustaro enhavas pli ol 20 % de la tutmonda plantodiverseco [1].
Kverketejo estus la Esperanta traduko de la vorto Chaparral [ĉaparAl] uzata en la angla kaj en la hispana. La vorto chaparral devenas el la vorto chaparro [ĉapAro], kiu signifas ĉu malgrandan ĉu nanan ĉiamverdan kverkon, kiu siavice devenas el la eŭska vorto txapar [ĉapAr], enhavanta saman signifon.