Świnoujście
urbo en nuntempa Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Świnoujście (kaŝube: Swina, Szvvine 1182, Zwina 1186, Zwijne 1577, Swinemünde, platgermane: Swienemünn, germane: Swinemünde) estas urbo en provinco Okcidenta Pomerio (pole województwo zachodniopomorskie), kiu situas en norda Pollando ĉe enfluo de la rivero Swina en Baltan Maron. Ĝis oktobro 1945 la loĝantaro estis germanlingva kaj la urbo situis en la centra parto de la Germana Regno kaj de la tradicia reĝlando Prusio.
Świnoujście | |||||
germane: Swinemünde | |||||
Flago | Blazono | ||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • limurbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
Genitivo de la nomo | Świnoujścia | ||||
Provinco | Okcidenta Pomerio | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Distrikto | Urbo kun rajtoj de distrikto | ||||
Komunumo | Urbo-kampa | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Fondita en | 12-a jarcento | ||||
Urborajtoj | 1765 | ||||
Koordinatoj | 53° 55′ N, 14° 15′ O (mapo)53.91666666666714.25 | ||||
Alto super la marnivelo | 5 m | ||||
Areo | 197 km² | ||||
Loĝantaro | 40696 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 209 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 72-600 ... 72-612 | ||||
Telefona antaŭkodo | 091 | ||||
Aŭtokodo | ZSW | ||||
Estro | Janusz Żmurkiewicz | ||||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
Nomo de estraro | Rada Miasta Świnoujścia (Urbokonsilio de Świnoujście) | ||||
Adreso de estraro | ul. Wojska Polskiego 1/5 | ||||
Retpoŝto de estraro | prezydent@um.swinoujscie.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 72-600 | ||||
Telefono de estraro | (0 91) 321 27 80 | ||||
Fakso de estraro | (0 91) 321 59 95 | ||||
Poŝto de estraro | sekretariat@um.swinoujscie.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Portugalio) Palmela (Svedio) Ystad (Rusio) Svetlij (Germanio) Nordenham | ||||
Komunuma retejo | http://www.swinoujscie.pl/ | ||||
La urbo etendiĝas sur tri grandaj insuloj: Usedom/Uznam, Wolin/Wollin kaj Karsibór/Kaseburg. Ĝi limas kun la laguno de Szczecin kaj danke al sablo-amasiĝo posedas la plej larĝan strandon en Pollando (ĝis 200 m).
La 17-an de junio 2016 ekfunkciis haveno por likvigita natura gaso el Usono kaj i.a. Kataro, ricevinta la nomon de Prezidento de Pollando Lech Kaczyński.