Ŝosse Entuziastov (ruse Шоссе Энтузиастов, "Ŝoseo de Entuziasmuloj") estas stacio de la Metroo de Moskvo en Kalininsko-Solncevskaja linio, ĝi situas inter stacioj Perovo kaj Aviamotornaja en orienta parto de Moskvo (distriktoj Perovo, Sokolinaja Gora). Ĝi lokiĝas ĉe Ŝoseo Entuziastov proksime al ĝia kruciĝo kun Pleĥanov-strato kaj Elektroda strato. Ĝia profundo estas 53 metroj. Arkitekturistoj estas Ju.Vdovin, V.Ĉerjomin, inĝenieroj-konstruistoj estas Je.Barskij, I.Ĵukov, Ju.Muromcev, E.Ĉernjakova.
080
Rapidaj faktoj metrostacio • subtera stacio, Situo ...
Fermi
La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn. Ĝi havas ankaŭ unu subteran vestiblon (orientan) kunligitan kun halo per rulŝtuparo. Ĉe la vestiblo ekzistas subtera transirejo sub Entuziastov ŝoseo.
La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage je 5:30-1:00.