Aŭstralia plato
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Aŭstralia plato estas inter la plej grandaj tektonaj platoj de la mondo. Kiel ĉiuj tektonaj platoj ĝi estas parto de la litosfero. La plato ampleksas la tutan kontinenton Aŭstralio, la insulon Nov-Gvineo, parton de Nov-Zelando plus la orientan parton de la Hindia Oceano kaj parton de la Pacifika Oceano. Parte la aŭstralia kaj hindia platoj kune nomatas "hindo-aŭstralia plato".
La aŭstralia plato limas - de nordo laŭ horloĝa direkto - kun la eŭrazia plato, la pacifika plato, la antarkta plato, la afrika plato kaj la hindia plato. Eventuale en la tuŝaj zonoj al la grandaj najbaraj kontinentaj platoj ankoraŭ ekzistas iuj pliaj etaj platoj; ilia ekzisto tamen ne jam sendube pruviĝis.
La plej alta punkto de la aŭstralia plato estas la monto Carstensz-piramido kun alteco de 4884 metroj.