Al-Ĥorezmi
persa matematikisto, astronomo, kaj geografo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Al-Ĥorezmi arabe ابو جعفر) محمد بن موسى الخوارزمي), Abū Ĝaʿfar Muḥammad ibn Mūsā al-Ĥŭārizmī, latinigita kiel Algoritmi (naskiĝis ĉ. 780, mortis ĉ. 850) estis persa[1] arablingve verkinta matematikisto, astronomo kaj geografo de la periodo de Abasida Kaliflando, kaj fakulo en la Hejmo de Saĝeco en Bagdado. Kiel lia nisba aŭ devennomo Ĥorezmi indikas, li devenas el la centrazia regiono Ĥorezmo en nuna Uzbekio, ĉefurbo Ĥiva.
Al-Ĥorezmi | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
أبو عبد الله محمد بن موسى الخوارزمي | ||
Naskonomo | أبو عبد الله محمد بن موسى الخوارزمي | |
Naskiĝo | ĉ. 780 en nekonata valoro | |
Morto | ĉ. 850 en nekonata valoro | |
Religio | islamo • sunaismo vd | |
Lingvoj | persa • araba vd | |
Loĝloko | Bagdado vd | |
Profesio | ||
Okupo | matematikisto • astronomo • geografo • filozofo • tradukisto • astrologo • historiisto vd | |
Laborkampo | astronomio • matematiko • algebro • hindaj ciferoj • aritmetiko • trigonometrio • geografio • terscienco vd | |
Aktiva dum | 813–846 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | La kompendia libro pri kalkulado per kompletigo kaj ekvilibro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li verkis traktaĵon pri algebraj metodoj, kies araba titolo "al-Ĝabr al-Mukabala" (arabe الكتاب المختصر في حساب الجبر والمقابلة, al-Kitāb al-muĥtaṣar fī ḥisāb al-ĝabr ŭa-ʾl-muqābala, "La kompendia libro pri kalkulado per kompletigo kaj balancado"[2]) donis la vorton "algebro". Lia nomo donis la vortojn "algoritmo" kaj "algorismo". Li uzis hindan nombron "nulo", kiu estis enkondukata en Eŭropo, kiam la itala matematikisto Fibonacci tradukis la verkon de Al-Ĥorezmi.
En la 12-a jarcento, latinaj tradukoj el lia verko pri la hindaj ciferoj enkondukis la dekuman pozician nombrosistemon al la Okcidenta Mondo.[3] La verko de Al-Ĥorezmi nome La kompendia libro pri kalkulado per kompletigo kaj ekvilibro prezentis la unuan sisteman solvon de linearaj kaj kvadrataj ekvacioj en araba. Li estas ofte konsiderata unu el la patroj de algebro.[4][5] Li reviziis la verkon de Ptolemeo nome Geografio kaj verkis pri astronomio kaj astrologio.
Kelkaj vortoj spegulas tion, kiom gravaj estis la kontribuoj de Al-Ĥorezmi al matematiko: "algebro" estas derivata el al-ĝabr, nome unu el la du operacioj kiujn li uzis por solvi kvadratajn ekvaciojn; "Algoritmo" devenas el Algoritmi, nome la latina formo de lia nomo.[6] Lia nomo estis ankaŭ la origino de (hispanlingva) guarismo[7] kaj de (portugal-lingva) algarismo, ambaŭ kun la signifo cifero.