Ales Miĥaleviĉ
belorusa politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ales Miĥaleviĉ - beloruse Алесь Міхалевіч, plennome beloruse Аляксей Анатольевіч Міхалевіч, Aleksej Anatol'eviĉ Miĥaleviĉ, naskiĝis la 15-an de majo 1975 en Minsko - estas belorusa politikisto kaj socia aktivulo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Ales Miĥaleviĉ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1975 (1975-05-15) (49-jaraĝa) en Minsko |
Ŝtataneco | Sovetunio • Belorusio |
Alma mater | Faculty of Law of the Belarusian State University • Belarusian Humanities Lyceum |
Okupo | |
Okupo | politikisto • juristo |
Fermi
Dum la prezidantaj elektoj de Belorusio 2010 li estis unu el la kandidatoj. En la nokto de la 19-a al la 20-a de decembro, li kaj preskaŭ ĉiuj aliaj opoziciaj kandidatoj estis arestitaj por organizi kaj partopreni en protestoj kontraŭ fraŭdo de elekto. La kunkandidato Rihor Kastusjoŭ estis la sola el tiuj kandidatoj kiu sukcesis kontesti la voĉdonajn rezultojn, ĉar kandidato devas doni la plendon persone, sed Ales Miĥaleviĉ kaj la aliaj kandidatoj ne povis fari tion, ĉar ili estis jam en malliberejo.
- Kategorio Ales Miĥaleviĉ en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Belorusio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |