Algovio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Algovio (germane Allgäu) estas la regiono en la sudo de la bavara administra distriktaro Ŝvabio, kaj ankaŭ eta parto de Baden-Virtembergo. Ankaŭ parto de la Algovio estas Jungholz [jungholc] (en Tirolo) kaj Kleinwalsertal (en Forarlbergo). La nomo devenas de la maljunaltgermana alb = monto, monta herbejo kaj de mezaltgermane göu, kio signifas regiono, pejzaĝo sed ankaŭ en la senco de estradejo.