Altaj majstroj de la Ordeno de germanaj kavaliroj
Listartikolo en Vikipedio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Alta majstro (inter la jaroj 1530 kaj 1929 Alta kaj Germana Majstro) - germane Hochmeister - estas la supera gvidanto de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj, elektata ĝismorte. La nomo diferencas de la aliaj kavaliraj ordenoj, kie la supera gvidanto nomiĝas grandmajstro (germane Großmeister).
Ĝis 1923 la postenon ĉiam havis altranga nobelo. Nur post la ŝanĝiĝo de la organizaĵo al klerika, do pure religia ordeno, la postenon havas kleriko, kiu per la posteno ekhavas la statuson de abato.