Anĝelo
supernatura ulo aŭ estaĵo en iuj religioj kaj mitologioj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Anĝelo estas spirita estulo, kiu asistas kaj servas al la dio(j) en multaj religiaj tradicioj. La vorto devenas el la latina lingvo "angelus", kiu estas el la greka lingvo "ἄγγελος" (ággelos), kies senco estas "mesaĝisto". La hebrea vorto por anĝelo estas מַלְאָך (mal'aĥ).
La anĝeloj ludas gravan rolon en la Bibliaj rakontoj pri la naskiĝo de Jesuo. La anĝelo Gabrielo anoncis al Maria, ke ŝi estos graveda kun la filo de Dio. Anĝelo admonis en sonĝo Jozefon edziĝi al Maria, kvankam la infano ne estis lia. Anĝeloj kantis pro la naskiĝo por la paŝtistoj, kaj anĝelo montriĝis en sonĝo de Jozefo kaj admonis lin fuĝi al Egiptio kun sia familio.
Sed anĝeloj ekzistas ne nur en la rakontoj pri la naskiĝo de Kristo. Ekzistas el diversaj landoj kaj epokoj multaj ekzemploj pri tio, ke homoj asertas, ke ili vidis anĝelojn, ofte konekse kun forta lumo. En multaj kulturoj la limo inter la homa kaj Dia sferoj ne estas tiel klara kiel en la okcidenta mondo. Oni kredas, ke ekzistas inter Dio (aŭ la dioj en kelkaj religioj) kaj la homoj diversaj niveloj de mezaj estuloj, kiuj havas iajn diajn kaj iajn homojn ecojn, ekz. anĝeloj.
Tiel ankaŭ estas en la Biblio. En la 18-a ĉapitro de Genezo oni povas legi, ke la Eternulo aperas antaŭ Abraham kaj Sara kiel tri viroj, kiuj venas kaj estas regalitaj per festena manĝo, post kio unu el ili anoncas, ke la maljuna paro naskos infanon post unu jaro. En la malnova testamento la anĝeloj do priskribiĝas kiel ordinaraj homoj, kiujn oni povas inviti por manĝi, sen suspekti, ke la gastoj estas anĝeloj. Inter la duakanonaj libroj troviĝas Tobit, en kiu ni povas legi, kiel Dio sendas la anĝelon Rafael kun tri konkretaj taskoj. Li sanigu Tobiton de okula malsano. Li liberigu Saran de demono, kiu turmentas ŝin. Li ankaŭ organizu, ke Sara kaj Tobias, la filo de Tobit, ekamu unu la alian kaj geedziĝu. La anĝeloj de la malnova testamento do havas la taskon transdoni la mesaĝojn de Dio al la homoj aŭ helpi al ili. Ili aspektis kiel ordinaraj homoj, kaj oni ne kredis, ke ili havas flugilojn. Nur en la lasta libro de la nova testamento, la Apokalipso de Johano, estas skribite, ke anĝelo flugas.