Anaïs Nin
franc-usona verkistino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Anaïs Nin Culmell, denaske Ángela Anaïs Juana Antolina Rosa Edelmira NIN Culmell (Neuilly-sur-Seine, Francio, 21a de februaro 1903 - Los-Anĝeleso, Usono, 14a de januaro 1977), estis franca verkistino, naskiĝinta al kub-hispanaj gepatroj. Ŝi pasigis grandan parton de sia infanaĝo kun familianoj, kaj ŝtataniĝis usona; vivis kaj laboris en Parizo, Novjorko kaj Los-Anĝeleso. Ŝi verkis avangardajn romanojn tendencaj al superrealismo, kaj estas konata ĉefe pro siaj verkoj pri siaj propraj vivo kaj epoko kompilitaj en la Taglibroj de Anaïs Nin (I ĝis VII).
Anaïs Nin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Ángela Anaïs Juana Antolina Rosa Edelmira Nin Culmell | ||||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1903 (1903-02-21) en Neuilly-sur-Seine, Seine, Francio | ||||
Morto | 14-an de januaro 1977 (1977-01-14) (73-jaraĝa) en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kancero vd | ||||
Tombo | Santa Monica Bay vd | ||||
Lingvoj | angla • franca • hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Kubo • Usono • Francio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Joaquín Nin (en) vd | ||||
Patrino | Rosa Culmell Vaurigaud (en) vd | ||||
Gefratoj | Joaquín Nin-Culmell kaj Thorvald Nin Culmell (en) vd | ||||
Edz(in)o | Rupert Pole (en) (1955–1966) Hugh Parker Guiler (en) (1923–1977) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto scenaristo romanisto taglibristo aŭtobiografo dancisto vd | ||||
Aktiva en | Parizo • Nov-Jorko vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Delta of Venus vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nin ekverkis sian taglibron komence de la 20-a jarcento, estante nur 11-jaraĝa. Ŝi plue verkis en siaj taglibroj dum jardekoj, kaj laŭlonge de la vivo ŝi konis kaj interrilatis kun gravaj artistoj kaj verkistoj, kaj ankaŭ kun famuloj pri psikologio, inter kiuj menciindas Henry Miller, Antonin Artaud, Otto Rank, Salvador Dalí, Edmund Wilson, Gore Vidal, James Agee kaj Lawrence Durrell.
La originalaj manuskriptoj de ŝiaj taglibroj, totale 35 000 paĝoj, estas aktuale en la Departemento de Specialaj Kolektoj de la UCLA (Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso).