Anton Raphael Mengs
From Wikipedia, the free encyclopedia
Anton Raphael MENGS (naskiĝis la 12-an de marto 1728 en Aussig, Bohemio - mortis la 29-an de junio 1779 en Romo) estis germana pentristo kaj artverkisto. Li estis la plej eminenta reprezentanto de la novklasika pentrado en sia lando.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Anton Raphael Mengs | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de marto 1728 (1728-03-22) en Ústí nad Labem |
Morto | 29-an de junio 1779 (1779-06-29) (51-jaraĝa) en Romo |
Mortokialo | tuberkulozo |
Tombo | Romo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Patro | Ismael Israel Mengs |
Frat(in)oj | Theresa Concordia Mengs • Julia Charlotte Mengs |
Infano | Anna Maria Mengs |
Okupo | |
Okupo | pentristo • arthistoriisto • vidartisto |
Verkoj | François, Baron de Halleberg Portrait of Isabel Parreño y Arce, Marquesa de Llano Portrait of Julie Carlotty Mengsové |
Fermi
En la tekstoj, kiujn li redaktis en la hispana, itala kaj germana, Mengs emfazas sian eksternorman teorion pri arto : li opinias, ke perfektecon oni povas atingi nur per lerta kombinado de la greka arto, de la esprimema stilo de Rafaelo, de la chiaroscuro de Correggio kaj de la koloroj de Tiziano. Mengs estis fama pro sia rivaleco kun sia itala samtempulo, la pentristo Pompeo Girolamo Batoni.