Aratea de Leiden
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Aratea de Leiden estas manuskripto, kiu enhavas la astronoman tekston Phainomena pri konstelacioj de Aratos (310 a.K. – 245 a.K.), laŭ la latina traduko de Claudius Caesar Germanicus. Ĝi estas konservita en Leiden, Nederlando. La manuskripto datiĝas de 825 kaj estis kreita en Akeno aŭ Metz. Ebla mendinto estis la imperiestro Ludoviko la Pia.
Rapidaj faktoj Aratea de Leiden, manuskripto ...
Aratea de Leiden | |
---|---|
manuskripto | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Aratus |
Lingvoj | |
Lingvo | antikva greka lingvo |
Eldonado | |
Eldonejo | Abbey of Saint Bertin |
Fermi
la 35 plenpaĝaj miniaturoj estas esceptaj. Ili estas altkvalitaj kaj reprezentas stilfidelan kopion de nekonservita antikva modelo. Kvar bildoj mankas. La kodekso enhavas entute 99 pergamenajn foliojn, kies formato estas 225 × 200 mm.