Armena Altebenaĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Armena Altebenaĵo (armene Հայկական լեռնաշխարհ, Hajkakan lernaŝĥarh; ankaŭ konata kiel Armena Ĉirkaŭa Regiono aŭ simple Armenio) estas la plej centra kaj la plej alta el la tri altebenaĵoj, kiuj kune formas la nordan sektoron de Okcidenta Azio. Komencante de la okcidento, la Armena Altebenaĵo estas limigita per la Anatolia altebenaĵo, Kaŭkazo, la Kura-Aras-ebenaĵo , la Irana Altebenaĵo, kaj Mezopotamio (aŭ Fekunda duonluno). La altebenaĵoj estas dividitaj en okcidentajn kaj orientajn regionojn, difinitajn de la Ararat-Valo kie situas la Monto Ararato. Okcidenta Armenio estas nuntempe nomata orienta Anatolio, kaj orienta Armenio kiel Malgranda Kaŭkazo, kaj historie transkaŭkaza [1].
Armena Altebenaĵo | ||
---|---|---|
Regiono | ||
montara sistemo [+] | ||
Landoj | Turkio, Armenio | |
Supermara alteco | 5,165 m [+] | |
Koordinatoj | 39° 42′ 0″ N, 44° 18′ 0″ O (mapo)39.744.3 | |
Plej alta punkto | Ararato [+] | |
Akvokolektejo | 400 000 km² (40 000 000 ha) [+] | |
Areo | 400 000 km² (40 000 000 ha) [+] | |
Armena Altebenaĵo | ||
Vikimedia Komunejo: Armenian Highland [+] | ||
Dum la Ferepoko , la regiono estis konata per variaĵoj de la nomo Ararat ( Urartu , Uruatri , Uraŝtu ). Poste, la Altebenaĵoj estis konataj kiel Granda Armenio, centra regiono al la historio de la armenoj, kaj unu el la kvar geopolitikaj regionoj asociitaj kun la armenoj, la aliaj tri estantas Malgranda Armenio, Sofeno, kaj Komaĝeno.
La loĝantaro de la regiono estis ĉefe armena dum la plimulto de sia konata historio. Antaŭ la apero de armenaj homoj en historiaj registroj, historiistoj hipotezis, ke la regiono devis esti hejmo de diversaj etnoj, kiuj fariĝis homogenaj kiam la armena lingvo elstaris. La loĝantaro de la Armenaj Altebenaĵoj ŝajnas havi altnivelan regionan genetikan kontinuecon dum pli ol 6000 jaroj. Lastatempaj studoj montris ke la armenoj estas indiĝenoj de la Armena Altebenaĵo kaj formas klaran genetikan izolitaĵon en la regiono. La regiono ankaŭ estis loĝita dum Antikvo de malplimultoj kiel asirianoj, kartveloj, grekoj, judoj kaj irananoj. Dum la mezepoko, araboj kaj precipe turkmenoj kaj kurdoj ekloĝis en multegaj partoj de la Armena altebenaĵo. La kristana loĝantaro de la okcidenta duono de la regiono estis ekstermita dum la Armena genocido de 1915, kaj pli malgrandskale, la asiriaj kaj grekaj genocidoj. Hodiaŭ la orienta duono estas ĉefe loĝata de armenoj, azerioj, kaj kartveloj, dum la okcidenta duono estas ĉefe loĝata de azerioj, kurdoj (inkluzive de jezidoj), turkoj kaj zazaoj , kun malplimulto de asirianoj .
La regiono estis administrita por la plimulto de sia konata historio de armena nobelaro kaj ŝtatoj, ĉu ĝi estis kiel parto de tute sendependa armena ŝtato, kiel vasaloj, aŭ kiel parto de eksterlanda ŝtato. Ekde la 1040-aj jaroj, la altebenaĵoj estis sub la regado de diversaj tjurkaj popoloj kaj la Safavida dinastio, kun epokoj da armena aŭtonomio en lokoj kiel ekzemple Arcaĥo. Granda parto de Orienta Armenio, kiu estis regita de la Safavidoj ekde la 16-a jarcento, fariĝis parto de la Rusa Imperio en 1828 kaj poste estis enmetita en Sovetunion, dum granda parto de Okcidenta Armenio estis sub la regado de la Otomana Imperio kaj poste integrigita en Turkio. Hodiaŭ la regiono estas dividita inter Turkio, Kartvelio, Armenio, Azerbajĝano kaj Irano [2].