Badaĥozo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Badaĥozo[1] (hispane Badajoz [baðaˈxoθ], ekstremadurprononce [badaHO]) estas urbo en Hispanio. Ĝi estas la plej granda el la regiono Ekstremaduro. Ĝi troviĝas en la sudokcidento de la lando, apud la landlimo kun Portugalio.
Badaĥozo | |||
hispane Badajoz | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Badajoz | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Provinco Badaĥozo | ||
Supermara alteco | 185 m s. m. | ||
Koordinatoj | 38° 52′ 44″ N 06° 58′ 01″ U (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 219 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 168 m s. m. | ||
Areo | 1 470 km² (147 000 ha) | ||
Loĝantaro | 152 270 (2012) | ||
Denseco | 103,59 loĝ./km² | ||
Fondo | 875 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 70862 | ||
Situo enkadre de Hispanio
| |||
Vikimedia Komunejo: Badajoz | |||
Retpaĝo: www.aytobadajoz.es | |||
La loĝantaro estas 146.832 homoj (censo de 2008), kio signifas 21,43% de la totala populacio de la samnoma provinco kaj 13,38% de la ekstremadura regiono. Tiu nombro lokigas la urbon Badaĥozo kiel la municipo plej loĝata de Extremadura kaj de la hidrografia baseno de la rivero Guadiana, unu el la plej gravaj riveroj de Iberio, kiu trapasas la urbon el oriento okcidenten, kaj poste turniĝas suden. Ĝi estas ankaŭ la tria provinca ĉefurbo laŭ loĝantoj de la Submeseta Sur, post Madrid kaj Albacete.
La municipa teritorio, kiu limas okcidente kun Portugalio, okupas surfacon de 1.470 km². Ĝi estas la tria plej ampleksa de Hispanio, post Cáceres, kun 1.750,33 km², kaj de Lorca (Murcia), kun 1.675,21 km². Ĝi enhavas 10 kromajn vilaĝojn, inter kiuj elstaras, krom la propra urbo, Gévora, Guadiana, Valdebotoa kaj Villafranco del Guadiana, ĉiuj kun pli da 1.000 loĝantoj.