Bambara lingvo
lingvo parolata en Malio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Bambara Lingvo, nomata Bamanankan en la lingvo mem, estas lingvo parolata en Malio de ĉirkaŭ ses milionoj da homoj (inkluzivante dua-lingvajn uzantojn). La bambara estas unuavice parolata de membroj de la bambara etno, nombrataj je ĉirkaŭ 2 700 000 homoj, sed servas ankaŭ kiel interetna lingvo de Malio.
Rapidaj faktoj lingvo • moderna lingvo, Mandea lingvaro ...
Bambara Lingvo | |
Bamanankan | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Mandea lingvaro | |
Parolata en | Malio, Burkino, Ebur-Bordo |
Regiono | centra suda Malio kaj alilande |
Parolantoj | 2 700 000 (kelkaj milionoj; pli se inkluzivi dua-lingvajn parolantojn) |
Skribo | Masaba, latina alfabeto, latina alfabeto, N'Ko, Ajami script |
Lingvistika klasifiko | |
Niĝerkonga
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | bm |
ISO 639-2 | bam |
ISO 639-3 | bam |
Glottolog | bamb1269 |
Angla nomo | Bambara |
Franca nomo | bambara |
Fermi
Noto: Ĉi tiu artikolo eble entenas fonetikajn simbolojn de la IFA en Unikodo. Vidu la prononcan ŝlosilon en artikolo pri la IFA.
La bambara lingvo estas nacia lingvo de Malio, kaj ankaŭ la plej larĝe komprenita lingvo en Malio. Ĝi havas multajn regionajn dialektojn. Iuj dialektaj variantoj estas: Somono, Segou, San, Beledugu, Ganadugu, Wasulu kaj Sikasso.