Biogenaj aminoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Biogenaj aminoj estas aminoj, kiuj ekestas en la metabolo de mikroorganismoj, plantoj, bestoj kaj homoj. Ili kreiĝas per enzima dekarboksiligo de aminacidoj. Pro tio, ke ili havas aminogrupon, la biogenaj aminoj reagas baze kaj kiel protono-akceptanto, simile kiel amoniako. Pluraj biogenaj aminoj estas sintezaj antaŭŝtupoj de alkaloidoj aŭ hormonoj. Pluraj ankaŭ servas kiel konstruelementoj por la sintezo de koenzimoj, vitaminoj kaj fosforolipidoj. Iuj liberaj biogenaj aminoj ankaŭ mem havas fiziologiajn efikojn - tiajn substancojn oni nomas nervotransigiloj.
- Kategorio Biogenaj aminoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kemio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |