Count Basie
From Wikipedia, the free encyclopedia
Count Basie (fakte William Allen Basie; * 21-an de aŭgusto 1904 en Red Bank, Nov-Ĵerzejo; † 26-a de aprilo 1984 en Holivudo (Florido)) estis nigrusona ĵazpianisto, orgenisto, komponisto kaj fama bandestro de svingmuziko. Basie direktis preskaŭ 50 jarojn la Count Basie Orchestra, kiu famigis multajn muzikistojn kiel la tenorsaksofonistojn Lester Young kaj Herschel Evans, la trumpetistojn Buck Clayton kaj Sweets Edison samkiel la kantistojn Jimmy Rushing kaj Joe Williams. La rekonigaj kantoj de Count Basie estis One O’Clock Jump kaj April in Paris.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Count Basie | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | William James Basie |
Aliaj nomoj | Count Basie |
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1904 (1904-08-21) en Red Bank |
Morto | 26-an de aprilo 1984 (1984-04-26) (79-jaraĝa) en Holivudo |
Mortokialo | pankreata kancero |
Tombo | Pinelawn Memorial Park |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Red Bank • Harlemo |
Ŝtataneco | Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Catherine Basie |
Okupo | |
Okupo | pianisto • bandestro • dirigento • komponisto • aŭtobiografo • aktoro • ĵazmuzikisto • kantoverkisto • orgenisto |
Fermi