Demokrataj Socialistoj de Ameriko
politika partio kaj organizaĵo en Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Demokrataj Socialistoj de Usono, (DSU) (angle: Democratic Socialists of America, laŭvorte Demokrataj Socialistoj de Ameriko) estas organizaĵo de demokrataj socialistoj, socialdemokratistoj, kaj laboristemuloj en Usono.
Demokrataj Socialistoj de Ameriko | ||
---|---|---|
ne-registara organizaĵo • politika organizaĵo | ||
Komenco | 1982 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
Ideologio |
demokrata socialismo • Ekosocialismo • socialisma feminismo • kontraŭkapitalismo • kontraŭimperiismo • kontraŭrasismo • kontraŭfaŝismo • socialdemokratio • liberecisma socialismo • komunismo • progressivism in the United States | |
Fondinto(j) | Michael Harrington vd | |
Ĉefestro(j) | Maria Svart vd | |
Membro de | Socialista Internacio vd | |
Filioj | Young Democratic Socialists of America vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | nonprofit corporation | |
Demokrataj Socialistoj de Usono | |
---|---|
Democratic Socialists of America | |
ne-registara organizaĵo • politika organizaĵo | |
Lando | Usono |
Nacia Direktoro | Maria Svart |
Fondiĝo | Majo 1982 |
Fondintoj | Michael Harrington |
Ĉefa sidejo | 75 Maiden Lane, Ste 702 Novjorko,Novjorkio Usono |
Koloro(j) | Ruĝa |
Ideologio | Demokrata Socialismo Kontraŭkapitalismo Ekosocialismo Kontraŭimperiismo Kontraŭrasismo Kontraŭfaŝismo |
Pozicio | Politika maldekstro |
Membroj | 55.000 |
Ĵurnalo | Democratic Left |
Junulara organizaĵo | Young Democratic Socialists of America |
Retejo | https://www.dsausa.org/ |
La DSU radikas el la Socialista Partio de Usono (SPU), kies plej konataj estroj estis Eugene V. Debs, Norman Thomas, kaj Michael Harrington. En 1973, Harrington, estro de minoritata fakcio kiu kontraŭis la maldekstriĝon de la partio kiu finfine fariĝis Social Democrats, USA (SDUSA) dum la 1972 nacia kunveno, decidis krei novan organizaĵon nomata Democratic Socialist Organizing Committee (DSOC). La alia ĉefa fakcio de SPU fariĝis Socialista Partio USA (SPUSA), kiu ankoraŭ ekzistas kiel sendependa demokrata socialisma partio. La DSOC laŭ Harrington mem estis "la postrestaĵo de postrestaĵo", baldaŭ fariĝis la plej granda demokrata socialisma grupo en Usono. En 1982 ĝi unuiĝis kun New American Movement (NAM), koalicio de intelektularo de la Nova Maldekstro movado el la 1960-aj jaroj kaj eksaj-anoj de socialismaj kaj komunismaj partioj de la Malnova Maldekstro, por krei DSU.
Unue la organizaĵo estis proksimume 5.000 eks-DSOC anoj kaj 1.500 eks-NAM anoj. Je la fondiĝo de DSU, Michael Harrington kaj socialista feminisma verkisto Barbara Ehrenreich estis elektitaj por kunestri la organizaĵon. La DSU ne balotadas sendepende, ĝi anstataŭ "luktas por reformoj hodiaŭ kiuj malfortigos la povon de firmaoj kaj plialtigi la povon de laboristoj". Tiuj ĉi reformoj inkluzivas malaltigi la povon de mono en la usona politiko, povigi ordinarajn homojn en siaj laborejoj kaj ene de la ekomonio, kaj justigi la genrajn kaj kulturajn rilatojn en socio. La organizaĵo kelkfoje subtenis demokratajn kandidatojn kiel Walter Mondale, Jesse Jackson, John Kerry, Barack Obama, Bernie Sanders, kaj kandidaton de la Verda Partio Ralph Nader.
La DSU estas ne nur la plej granda socialisma organizaĵo en Usono en la 21-a jarcento, ĝi estas ankaŭ la plej granda socialista organizaĵo en la lando en pli ol jarcento. Je la fino de 2017, la membraro de la organizaĵo leviĝis al 32.000, ĉefe pro la enfluo de junuloj kiuj estis politikigitaj pro la alveno de la Trumpa prezidanteco. La mediana aĝo de la membraro en 2017 estis 33, kompare kun 68 en 2013. En la 2017 balotado de Usono, dek kvin kandidatoj kiuj estis membroj de DSU sukcese estis elektitaj en dek tri subŝtatoj, pli rimarkinde Lee Carter en la Virginia Domo de Delegitoj, aldonante al 20 membroj jam en povo. En 2018 du membroj, Alexandria Ocasio-Cortez kaj Rashida Tlaib estis elektitaj al la Usona Domo de Reprezentantoj, kaj dek unu aliuloj estis elektitaj al subŝtataj parlamentoj.
DSU estis membro de la Socialista Internacio ekde ĝia fondiĝo en 1982 tamen elektis forlasi ĝin en 2017 ĉar laŭ DSU, ĝi fariĝis ejo de novliberalismaj politikoj.