Deng Xiaoping
politikisto en Ĉinio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Deng Xiaoping (ĉine 邓小平, [prononcu: deng ŝjaŭ ping] (naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1904, mortis la 19-an de februaro 1997) estis ĉinia politikisto, fakta gvidis Ĉinion ekde 1976 ĝis la komencaj 1990-aj jaroj. Dum lia regado Ĉinio konstruis unu el la plej rapide evoluiĝantaj ekonomioj en la mondo, samtempe la ĉina komunista partio sukcesis konservi kontrolon en siaj manoj.
Deng Xiaoping 邓小平 | |||||
---|---|---|---|---|---|
Deng Xiaoping, 1979 | |||||
Persona informo | |||||
邓小平 | |||||
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1904 (1904-08-22) en Guang'an, Siĉuano, Qing Imperio | ||||
Morto | 19-an de februaro 1997 (1997-02-19) (92-jaraĝa) en Pekino, Ĉina Popola Respubliko | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Parkinsona malsano vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Etno | hanoj vd | ||||
Lingvoj | ĉina vd | ||||
Ŝtataneco | Dinastio Qing • Respubliko Ĉinio • Popola Respubliko Ĉinio vd | ||||
Alma mater | Moskva Universitato Sun Jatsen • Komunisma Universitato de Laboristoj Orientaj vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Ĉinio | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Zhang Xiyuan • Jin Weiying • Zhuo Lin vd | ||||
Infanoj | Deng Pufang • Deng Nan • Deng Rong • Deng Zhifang vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ĵurnalisto • diplomato vd | ||||
| |||||
| |||||
Ĉefestro de Centra Milita Komisiono de ĈKP | |||||
Dum | 18-a de junio 1983 – 19-a de marto 1990 | ||||
Antaŭulo | Hua Guofeng | ||||
Sekvanto | Jiang Zemin | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pro sia "dekstrismo" Deng estis punita de Mao Zedong en 1966: post sukcesa kariero, li subite devis iĝi simpla laboristo por 8 longaj jaroj. Dum tiuj jaroj Deng tamen plu verkis kaj planis, kaj post la morto de Mao (9-a de septembro 1976) li sukcesis fariĝi fakta gvidanto de la Ĉina Komunisma Partio. Kiel reformisma politikisto, Deng sukcese reformis ĉinan ekonomion kaj politikan sistemon. Lia devizo, "Socialismo kun ĉinaj karakterizaĵoj" (ĉine 中国特色社会主义) poste signifis komunistan ŝtaton kun kapitalismaj principoj, kiel Vjetnamio kaj Laos. Lia posteulo estis Jiang Zemin.