Der Blaue Reiter
aro de artistoj, konsistanta el rusoj kaj germanoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Der Blaue Reiter (esperante "La Blua Rajdanto") estis grupo da germanaj ekspresionismaj artistoj, kiu formiĝis en Munkeno ekde 1911. Ĝiaj plej gravaj membroj estis Vasilij Kandinskij, August Macke, Franz Marc kaj Paul Klee. Ankaŭ apartenis al la grupo aliaj famuloj kiel Gabriele Münter, Heinrich Campendonk, David Burljuk, Alexej von Jawlensky, Marianne von Werefkin kaj Natalja Gonĉarova. La grupiĝo organizis du elstarajn ekspoziciojn de ekspresionisma arto.
La grupo Der Blaue Reiter estis kreita iom post la alia grava ekspresionista germana grupo, Die Brücke, kiu estis fondita en Dresden en 1905.