Didier Ratsiraka
From Wikipedia, the free encyclopedia
Didier Ignace Ratsiraka (naskiĝis la 4-an de novembro 1936 en Vatomandry, regiono de la etna grupo betsimisaraka en Madagaskaro, mortis la 28-an de marto 2021) estis prezidento de la Madagaskara Respubliko ekde 1975 ĝis 1993 kaj poste ekde 1997 ĝis 2002.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Didier Ratsiraka | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Ratsiraka Didier | |||||
Naskiĝo | 4-an de novembro 1936 (1936-11-04) en Vatomandry | ||||
Morto | 28-an de marto 2021 (2021-03-28) (84-jaraĝa) en Antananarivo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | gripo vd | ||||
Etno | Betsimisaraka people vd | ||||
Lingvoj | malagasa • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio • Madagaskaro vd | ||||
Alma mater | Liceo Henri-IV • Mara Altlernejo • College of Saint Michael, Amparibe vd | ||||
Partio | Malagasy Revolutionary Party vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Céline Ratsiraka vd | ||||
Infanoj | 4 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
En 1993 post pluraj jaroj de regado li cedis sian postenon al Albert Zafy dum la naciaj balotoj, sed denove revenis gajninte la balotojn de 1997.
En aprilo 2013, li anoncis sian volon kandidatiĝi en la prezidenta baloto de 2013. La madagaskara balotkortumo tamen nuligis la kandidatecon la 17-an de aŭgusto 2013 pro malrespektoj de la balotkodekso, konforme al peto de UN-observantoj.
- Kategorio Didier Ratsiraka en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri politiko. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |