Dimitrios Salpingidis
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dimitrios Salpingidis - greke Δημήτριος Σαλπιγγίδης, foje ankaŭ literumita Δημήτρης kaj koresponde latinliterigata Dimitris, kaj familinome ankaŭ latinliterigita Salpigidis - estas greka futbalisto. Li naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1981(nun 1981-08-18) en Tesaloniko, do nun estas 42-jara. Inter la jaroj 1999 kaj 2006 kaj denove ekde la jaro 2010 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo PAOK Tesaloniko - intertempe li kvar jarojn membris en la unua teamo de la klubo Panathinaikos Ateno.
Dimitrios Salpingidis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1981 (1981-08-18) (42-jaraĝa) en Tesaloniko |
Lingvoj | moderna greka |
Ŝtataneco | Grekio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.dimitris-salpigidis.gr/ |
Krome Dimitrios Salpingidis ekde la jaro 2005 estas membro de la Greka nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. En la ĉampionado li per du goloj elstaris en la listo de plej bonaj golfaristoj.
- Kategorio Dimitrios Salpingidis en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri futbalisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |