Distrikto Centra Saksio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Centra Saksio (germane Landkreis Mittelsachsen) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la urbo Freiberg. La distrikto kovras areon de 2 112 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 300639 loĝantojn.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Saksio |
Administra urbo: | Freiberg |
Areo: | 2 112 km² |
Loĝantoj: | 300639 (fine de 2022) |
Loĝantoj po km²: | 154 |
Aŭtokodoj: | FG, sed ankaŭ la antaŭaj kodoj BED, DL, FLÖ, HC, MW kaj RL |
Komunumoj: | 54 |
Fermi
La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Döbeln, Freiberg kaj Mittweida. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto apartenis al la administra distriktaro Chemnitz - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.
- Kategorio Distrikto Centra Saksio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)