Distrikto Ercmontaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Ercmontaro (germane Erzgebirgskreis) estas parto de la federacia lando Saksio, en la sudoriento de Germanio. Administra centro estas la urbo Annaberg-Buchholz. La distrikto kovras areon de 1 828 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 328 850 loĝantojn. Pri la geografia regiono de la mezalta montaro konsistiganta la distriktan nomon ankaŭ vidu la apartan artikolon Ercmontaro.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Saksio |
Administra urbo: | Annaberg-Buchholz |
Areo: | 1 828 km² |
Loĝantoj: | 328 850 (fine de decembro 2022) |
Loĝantoj po km²: | 199 |
Aŭtokodoj: | ERZ, sed ankaŭ la antaŭaj kodoj ANA, ASZ, AU, MAB, MEK, STL, SZB kaj ZP |
Komunumoj: | 65 |
Fermi
La administra unuo ekestis la 1-an de aŭgusto 2008 el la antaŭe memstaraj distriktoj Aue-Schwarzenberg, Annaberg, Stollberg kaj Meza Ercmontaro. Ĝis la 1-a de marto 2012 la distrikto apartenis al la administra distriktaro Chemnitz - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.
- Kategorio Distrikto Ercmontaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)