Distrikto Harburg
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Harburg (germane Landkreis Harburg) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la urbo Winsen (ĉe rivero Luhe).
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Winsen |
Areo: | 1 244 km² |
Loĝantoj: | 261890 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 194 |
Aŭtokodo: | WL |
Municipokodo: | 03353 |
Komunumoj: | 42 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
Fermi
La distrikto havas areon de 1.244 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 261 890 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo.
La distrikta teritorio troviĝas tuj sude de Hamburgo kaj inkluzivas plurajn el la antaŭurboj de la urbego. La sudo de la distrikto apartenas al vasta naturprotektata erikejo.