Distrikto Hildburghausen
distrikto en la federacia lando Turingio de Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Hildburghausen situas en la pleja sudo de la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la samnoma urbo Hildburghausen. La distrikto kovras areon de 937 km², kaj fine de la jaro decembro 2022 ĝi havis 61 926 loĝantojn.
Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono | Mapo |
---|---|
Bazaj informoj | |
Federacia lando: | Turingio |
Administra sidejo: | Hildburghausen |
Areo: | 937 km² |
Loĝantoj: | 61 926 (fine de decembro 2022) |
Oficiala kodo: | 16069 |
Aŭtokodo: | HBN |
Situo ene de Turingio | |
Skema mapo de la komunumoj | |
Fermi
Najbaras la eksterdistrikta urbo Suhl norde, la distriktoj Ilm nordoriente, Saalfeld-Rudolstadt (per mallarĝa komuna limo) oriente, Sonneberg oriente kaj sudoriente, Coburg (Bavario) sudoriente kaj sude, Haßberge (same Bavario) sude, Rhön-Grabfeld (ankaŭ Bavario) sudokcidente, kaj Schmalkalden-Meiningen okcidente.