Distrikto Rotenburg
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Rotenburg - germane Landkreis Rotenburg (Wümme) - situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio. Administra centro estas la samnoma urbo Rotenburg (Wümme), borde de la rivereto Wümme. La distrikto havas areon de 2070 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 167 604 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.
Pliaj informoj blazono, mapo ...
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Rotenburg |
Areo: | 2070 km² |
Loĝantoj: | 167604 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 79 |
Aŭtokodo: | ROW |
Municipokodo: | 03357 |
Komunumoj: | 57 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
Fermi