komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Duisburg [DISburk], esperantigita kiel Duisburgo estas industria urbo en Nordrejn-Vestfalio, situanta ĉe la enfluejo de la riveroRuhr en la Rejnon. Fine de decembro 2022 la urbo havis 502211 loĝantojn. Geografie la urba teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.
Rapidaj faktoj urbo, urbego • ĉefregioncentro • universitata urbo • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio ...
Duisburg
urbo
urbego•ĉefregioncentro•universitata urbo•Hansa urbo•urba komunumo de Germanio•eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio
La urbo estas centro de la ŝtalindustrio kaj maŝinkonstruado, havas universitaton kaj diversajn kulturinstituciojn. En la pasintenco membro de la Hansa Ligo, Duisburg nuntempe posedas la plej grandan riverhavenon de la mondo. Tiu-ĉi estis, enkadre de la Komuna Eŭropunia Agrikultura Politiko, aŭ KAP, difinita kiel la poluso plej malekcedenta en la greno-merkato, por kalkuli la monajn subvenciojn subtenantajn la grenajn merkatprezojn (plej ekcedenta poluso estas Ormes en Francio).