Duran Duran
From Wikipedia, the free encyclopedia
Duran Duran estas angla rokgrupo, kiu estis ege sukcesplena dum la 1980aj jaroj.
Duran Duran | |
---|---|
Koncerto de Duran Duran | |
Bazaj informoj | |
Deveno | Birmingham, Anglio, Unuiĝinta Reĝlando |
Ĝenroj | Rokmuziko, Pop-rokmuziko, Alternativa roko, Nova romantiko, Sintezila popmuziko |
Aktivaj jaroj | 1978 – nuntempo |
Eldoninto | EMI / Capitol Records Hollywood Records Epic Records |
Parencaj temoj |
Arcadia, Power Station, Neurotic Outsiders, The Devils |
Retejo | www.duranduran.com |
Membroj | |
Simon Le Bon | |
Antaŭaj membroj | |
Andy Taylor | |
Duran Duran | |
---|---|
Persona informo | |
Okupo | |
Verkoj | A View to a Kill The Reflex The Wild Boys |
TTT | |
Retejo | http://duranduran.com http://www.duranduran.com |
Precize kvaronjaron post sia estiĝo la legendaj Duran Duran estas reen sur scenejo en sia origina konsisto: Simon Le Bon, Nick Rhodes, John Taylor, Andy Taylor kaj Roger Taylor. Denove reen, la jarojn post tio, kiam ili disiris, por ke ili dediĉu sin al aliaj projektoj.
Ili estas reen kun sia neŝanĝigebla manuskripto, kiu elpafigis ilin al pintoj de furorparadoj, ili denove lerte regas en sia muzika laboratorio. Ili kunvenis, por ke en la origina konsisto post longaj jaroj surdiskigu novan studian albumon. La albumon, kiu devas fariĝi unu el la plej bonaj en ilia historio. Denove ili estas ĉi tie kun nerezistigeble tuŝeblaj melodioj, senmanka muzika kono, elektitaj aranĝoj kaj sovaĝa kaj akra, leĝere provokebla kantado. Kaj ilia aktuala muzika materialo? Tio estas simple "klasikaj Duran Duran por la nova jarmilo".
Duran Duran vendis pli ol sepdek milionojn da diskoj kaj ilia escepta kariero farigas el ili unu el la plej sukcesaj muzikaj grupoj de lastaj jardekoj. Ili fuzigis popmuzikon kun arto kaj modo sur ĝis nun nevidata nivelo kaj danke al ili ekis kreado de videoklipoj kiel neniam antaŭe. Tio, kio antaŭe estis estis simpla marketa ludeto, danke al ili fariĝis unu el la plej valoraj aspektoj de la muzika komerco. Ekzotikaj lokoj, belegaj junulinoj kaj raviga vidaspektigado - Duran Duran konstruis por la kreado de videoklipoj tute novajn modelojn. Ili dum la jaroj laboris, ja jarojn vojaĝis kaj la sukceso venis.
Ili komponis supertempajn popmuzikajn kantojn, kiuj baldaŭ fariĝis klasiko. Ili kombinis rokmuzikajn gitarojn kun infektemaj melodioj kaj tekstoj, kiuj tuj encerbiĝis. La komunikaroj eĉ komparis ilin kun The Beatles - tia histerio de ŝatantoj estas nome longajn jarojn, aŭ jam sur koncerta podio aŭ en civilo, akompanis ilin. Ili ludis al foraĉetitaj ĉambregoj kaj stadionoj, ili rompis unu kasan rekordon post la alia. Ili subkaptis la atmosferon de tempo kaj en siajn retojn ili ĉasakiris armeon de pie sindonaj ŝatantoj. Nun ili estas reen komune, por ke ili faru la samon ankoraŭ unufoje.