Elde
From Wikipedia, the free encyclopedia
La rivero Elde estas rivero en Germanio. Ĝi longas 220 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 23-an lokon. Interalie ĝi pasas tra la urboj Waren, Malchow, Plau am See, Lübz, Parchim, Neustadt-Glewe kaj Grabow.
Rapidaj faktoj rivero, Bazaj informoj ...
Elde | |
---|---|
levebla ponto en Plau am See | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | en Germanio |
Longeco | 220 km |
Fluo | |
Fonto | ĉe Altenhof (Meklenburgo) |
Enfluejo | per liga kanalo ĉe Dömitz en la riveron Elbo |
Geografio | |
Trairataj urboj | Waren, Malchow, Plau am See, Lübz, Parchim, Neustadt-Glewe kaj Grabow |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Wocker, Störkanal |
- Maldekstraj | Gehlsbach, Moosterbach, Brenzer Kanal, Meynbach |
Fermi
Krome je sia vojo ĝi pasas tra multaj lagoj – tra Darzer See, Finckener See, Massower See, Mönchsee, Melzer See, Müritzsee, Müritzarm, Müritz, Kölpinsee, Fleesensee, Malchower See, Petersdorfer See kaj Plauer See. Inter ili, la lago Müritz laŭ areo estas la plej granda lago situanta komplete en Germanio (la Bodenlago pli grandas, sed dividatas inter Germanio, Svisio kaj Aŭstrio).
- Kategorio Elde en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Germanio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |