Ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ellandigo, forŝovo aŭ forpelo de germanoj el Ĉeĥoslovakio (germane: Abschiebung der Deutschen aus der Tschechoslowakei aŭ Vertreibung der Deutschen aus der Tschechoslowakei) en la jaroj 1945–1946 estis amasa deportado de germana loĝantaro el Ĉeĥoslovakio post finigo de la Dua Mondmilito. Ĝi havis karakteron de etna purigado, diversloke akompanata per perfortaj ekscesoj inkluzive de kelke da masakroj de germanaj civiluloj. Temis pri reago al politiko de malvenkita nazia Germanio, kies okupacia administrado faris teroron rilate al la ĉeĥoslovaka loĝantaro.
Historio de Ĉeĥio | |
---|---|
Ĉi tiu artikolo apartenas al serio | |
Frua historio | |
Unetica kulturo | |
Boii | |
Markomanoj | |
Mezepoko | |
Grandmoravia imperio | |
Přemyslidoj | |
Landoj de Krono ĉeĥa | |
Mezepoko | |
Husanaj bataloj | |
Jogajlidoj | |
Habsburgoj | |
Habsburga epoko | |
Habsburga monarkio | |
Tridekjara milito | |
Aŭstra imperio | |
Aŭstrio-Hungario | |
Unua mondmilito | |
Ĉeĥoslovakio | |
Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio | |
Germana okupado de Ĉeĥoslovakio | |
Dua mondmilito | |
Ĉeĥoslovaka socialisma respubliko | |
Soveta invado | |
Velura revolucio | |
Ĉeĥa kaj Slovaka federacia respubliko | |
Ĉeĥa Respubliko | |
Disfalo de Ĉeĥoslovakio | |
Eŭropa Unio | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Ideon malaltigi la nombron de germanoj en Ĉeĥoslovakio per rezigno de kelkaj limregionaj terlangoj, pri kiuj oni pripensis eĉ en la tempo de estiĝo de Ĉeĥoslovakio, Beneš uzis jam en septembro de 1938 dum munkena krizo.[1] Post la 2-a mondmilito fruntaj ĉeĥoslovakaj politikistoj eluzis la postmilitan atmosferon plenigita de naŭzo kaj malamo rilate al germanoj kaj sekve al ĉio germana. Kelke da dekretoj de prezidento Edvard Beneš kreis bazon por ilia postmilita ellandigo. Li mem estis ankaŭ pri neceseco de ellandigo de la germana loĝantaro konvinkita. Per Konstitucia dekreto de la prezidento de respubliko pri reguligo de la ĉeĥoslovaka ŝtata civitaneco de personoj de la naciecoj germana kaj hungara la germanoj estis senigitaj de ĉeĥoslovaka civitaneco kaj ili fariĝis tiel sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio fremduloj, sekve ili estis forpelitaj kaj ilia posedaĵo falis al konfisko.[n. 1][2].
Per takso estis transloĝigitaj 1,6 milionoj de la germanaj loĝantoj en usonan okupacian zonon de Germanio kaj 800 000 homoj en sovetan zonon.[3] Certa nombro de germanoj ĉefe el suda Moravio kaj suda Bohemio aliris en tiam fare de venkintaj potencoj en same okupitan Aŭstrion.
La ellandigo de germanoj havis sian devenon nenur en la postmilita kontraŭgermana harmonio de la ĉeĥa nacio, sed ankaŭ en la politika programmo de politikistoj, kiuj en la tuta agado partoprenis komune kun la armeo kaj revoluciaj gvardioj.[4] Ankoraŭ antaŭ Pocdama Konferenco okazis dum la "sovaĝa" forŝovo sur principo de kolektiva kulpo al perfortaĵoj, sangaj ekscesoj kaj murdoj de civilaj germanoj, sed ankaŭ al rabado kaj ŝteligado.[4] Temis pri pripensita politiko de la ĉeĥoslovaka reprezentantaro, laŭ kiu devis esti ankoraŭ antaŭ intertraktado de tri postmilitaj grandpotencoj ellandigita kiel eble plej granda kvanto de germanoj, rilate al tio, ke la subteno de anticipe konsentita ellandigo elflanke de la grandpotencoj malfortiĝis.[5][6][4]