Eritreo
lando en orienta Afriko, bordanta Ruĝan Maron, apud Sudano, Etiopio, kaj Ĝibutio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Eritreo estas ŝtato etendiĝanta en nordorienta Afriko sur marbordo de Ruĝa Maro. Ĝiaj kontinentaj limoj havas longecon de 1630 km. Eritreo najbaras okcidente al Sudano (605 km), sude al Etiopio (912 km) kaj sudoriente al Ĝibutio (113 km). Al Eritreo apartenas ankaŭ la Dahlaka Insularo en la Ruĝa Maro. Eritreo sendependiĝis de Etiopio en 1993 kaj tial ĝi estas unu el la plej junaj sendependaj ŝtatoj en Afriko.
Rapidaj faktoj Bazaj informoj, Politiko ...
Fermi