Fabelo
fikcia rakonto tipe prezentanta folklorajn fantazajn rolulojn kaj magion / From Wikipedia, the free encyclopedia
Fabelo estas distra, morala, aŭ filozofiema rakonto pri fiktivaj aventuroj de herooj kun supernaturaj kapabloj. Ĝi estas popola formo de la antikva mito, sed en modernaj, mit-neglektemaj socioj ofte ŝrumpis al nura porinfana distro. Tamen, en multaj senskribaj komunumoj ankoraŭ viglas la "ĉirkaŭfajra fabel-rakontado" kie la rakontistoj kaj ĉef-aŭskultantoj estas plenkreskuloj.