Flago de Bavario
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ekzistas du, ekzakte samrajtaj, ŝtataj flagoj de Bavario en la landaj koloroj bluo kaj blanko. Ambaŭ en sia nuna formo oficialiĝis la 16-an de novembro 1953. Unu el ili estas simpla dukolora flago horizontale blanka-blua. La alia, pli specifa, konsistas el pluraj klinitaj romboj blankaj kaj bluaj. Ne ekzistas "ofica flago": la landaj instancoj rajtas libere elekti kiun el la du oficialaj flagoj uzi. Ofte bildiĝas flagaj variaĵoj, kiuj centre aldone metas la blazonon de Bavario - tamen neniu el ili oficialas, kaj oficiale eĉ malpermesatas, sed tamen la oficialaj instancoj toleras la uzon de tiuj "inventaĵoj" kaj ne persekutas ĝin.
Rapidaj faktoj
Fermi
- Kategorio Flago de Bavario en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Rapidaj faktoj
Fermi
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Germanio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |