Furaĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Furaĝo estas besto- aŭ plantodevena manĝaĵo servanta por nutri sovaĝajn aŭ hejmajn bestojn. (Oni nomas do ofte nutraĵo, manĝaĵo la furaĝon de dorlotbestoj).
Oni nomas furaĝon el freŝaj plantaĵoj verdofuraĝo, el grajnoj grajnofuraĝo, el sekigitaj herboj fojno, el konservitaj plantopartoj insilaĵo.
Bestodevenaj furaĝoj estas laktaĵoj, fiŝfaruno ktp.