Glaĉero
From Wikipedia, the free encyclopedia
Glaĉero, glaciejo, glacirivero aŭ glacifluo estas konstanta amaso da glacio, kiu sin movas, sed eĉ ne dum somero fordegelas. Glaĉeroj nuntempe troviĝas en tre nordaj aŭ tre sudaj regionoj (Antarkto, Nov-Zelando, Gronlando, Islando, Norvegio k. s.), sed dum la glaciepoko glaĉeroj kovris ankaŭ vastajn partojn de Eŭropo, Aŭstralio, Azio, Sud-Afriko kaj Nord- kaj Sud-Ameriko. En Eŭropo dum la lasta glaciepoko la grandaj glaĉeroj atingis preskaŭ Mediteraneon. Relative malgrandaj glaĉeroj dum la aktuala varma fazo plu ekzistas sur altaj montaroj, ekzemple la Alpoj kaj Pireneoj.