Halterlevado
sportfako en kiu oni provas levi kiel eble plej pezan halteregon al superkapa pozicio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉe la sporto halterlevado la sportistoj provas levi kiel eble plej pezan halteregon al superkapa pozicio (kun malfleksitaj kruroj kaj brakoj). Ĝi estas pezatletika sporto. En la Olimpiaj Ludoj ĝi estas ekde 1976 dufaka sporto. Ŝiro kaj Puŝo estas la fakoj. Dum konkurso la sportistoj partoprenas en ambaŭ fakoj kaj la rezulton oni sumigas el la plej granda levita pezo de la du fakoj. Ĉe konkursoj kiel monda ĉampionumo aŭ Olimpiaj Ludoj, la atletoj estas dividitaj en korpopezo-klasojn. Tiu gajnas, kiu levas plej multe en sia pezoklaso. Alia maniero estas obligi la rezulton per koeficiento por kompari diverspezajn atletojn. Ĉiu sportisto havas 3 eblojn por levi la halteregon. Por la sukceso necesas krom forto ankaŭ bona, sperta teĥniko, rapido, kunordigo kaj moviĝemo.
Halterlevado | |
---|---|
La Beloruso Ribakoŭ ŝiras 178 kilogramojn dum la monda ĉampionumo en 2011 | |
speco de sporto • olimpika sporto | |
forteca sporto • individua sporto • weightlifting | |
Fakoj | |
ŝiro kaj puŝo | |
Kulminaj konkursoj | |
Olimpiaj Ludoj | 1896 |
Monda Ĉampionumo | 1891 |
Internacia federacio | |
Nomo: | Internacia Federacio de Halterlevado |
Fondita: | 10-a de junio 1905 |
TTT: | https://www.iwf.net |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Halterlevado | |
La internacia rega asocio estas la Internacia Federacio de Halterlevado (angle International Weightlifting Federation, mallongigite IWF).