Heliodor Píka
From Wikipedia, the free encyclopedia
Divizia generalo Heliodor Píka naskiĝis la 3-an de julio 1897 en familio de vilaĝana radfaristo en Štítina. Jam en gimnazio en Opava li estis eminenta studento. Krom la germana, greka kaj latina lingvoj li pli poste eklernis ankaŭ la rusan kaj francan lingvojn.
Heliodor Píka | |
Heliodor Píka kiel franca legiano en periodo de la 1-a mondmilito | |
Naskiĝo | 3-a de julio 1897 en Štítina, Silezio, Aŭstrio-Hungario |
---|---|
Morto | 21-a de junio 1949 en Plzeň, Ĉeĥoslovakio |
Soldata kariero | |
Rango: | Generalo de Ĉeĥoslovakio |
Deĵoris en: | Aŭstria-hungara armeo, Ĉeĥoslovakaj legioj |
Militoj: | Unua mondmilito, Dua mondmilito |
Persona informo | |
Mortokialo | pendumo |
Tombo | Ďáblice cemetery |
Lingvoj | ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Milita speciala lernejo Saint-Cyr |
Familio | |
Infano | Milan Píka |
Okupo | |
Okupo | soldato • diplomato • Czechoslovak legionary • legiano |
En la jaro 1915 li estis anstataŭ planataj studoj de farmacio forkondukita en aŭstria-hungaran armeon. En 1916 li transiris en rusan militkaptitecon kaj en 1917 li forveturis Francion. Tie li post la unua mondmilito finstudis Altan militistan lernejon en Parizo.
Ekde la jaro 1932 li agadis kiel armea ataŝeo en Bukareŝto kaj ekde 1939 ĝis 1941 li gvidis agadon de ĉeĥoslovaka informista deĵoraro sur Balkano. Ĉi tie li energie prezentis sin kontraŭ germana enpenetrado sur Balkanon kaj li devis fuĝi.
En majo de 1941 li alveturis kun grupo de ĉeĥoslovakaj oficiroj ĝis Moskvo. Malgraŭ tio, ke li fariĝis oficiala gvidanto de la armea misio kaj en la jaro 1943 estis al li donita rango de brigada generalo, li malplaĉiĝis pro sia demokratapensado al komunistoj.
Kiel la unua viktimo de la komunisma volo li estis la 21-an de junio 1949 en Bory en Plzeň ekzekutita.