Hilary Swank
usona aktorino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hilary Ann SWANK (30-an de julio 1974 en Lincoln/Nebraska) estas usona aktorino.
Hilary Swank | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Hilary Ann Swank | ||||
Naskiĝo | 30-an de julio 1974 (1974-07-30) (49-jaraĝa) en Lincoln | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Los-Anĝeleso vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Sehome High School • South Pasadena High School • Young Actors Space vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Stephen Michael Swank vd | ||||
Patrino | Judy Kay Clough vd | ||||
Edz(in)o | Chad Lowe • Philip Schneider vd | ||||
Infanoj | James Swank-Schneider • Elizabeth Swank-Schneider vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • aktoro • filmproduktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1991– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi estis kapabla naĝisto en Vaŝingtonio kiel dekjaraĝulo kaj ankaŭ partoprenis eĉ junularan Olimpian ludon. Ŝi agadis ankaŭ en la loka teatra rondo, en aĝo de 16 jaroj translokiĝis al Hollywood, kie ŝi aperis en televidaj serioj, interalie en Buffy, la vampirmurdisto.
Ŝi komencis la karieron en la filmo Karate Kid IV (1994). Tri jarojn poste ŝi ludis en Beverly Hills 90210 dum 16 partoj de la serio.
La ĝisnune plej grandan sukceson ŝi atingis per ludo en la sendependa filmo de Kimberley Pierce, La knaboj ne ploras. En tiu filmo ŝi ludis virinon, kiu luktas kontraŭ sia seksa identeco kaj vivas en viraj vestoj. Por fidele ludi la rolon, ŝi vivis antaŭ la surfilmigo kiel viro: ŝanĝis la frizuron al mallonga, voĉon kaj korpoformon al pli viraj. Tio alportis por ŝi Oscar-premion.
Novan sukceson portis al ŝi la filmo Miliondolara bebi' kun Clint Eastwood.